Patro parolas al siaj infanoj

en Esperanto                                                                                         

 

Tiel ĉi titolita broŝuro rikordas la du aperojn/revelaciojn kaj mesaĝojn de Dio nia Patro al abatino Eugenia en 1932. Tiuj ĉi  estas la unuaj kaj la solaj aperoj/revelacioj, kiujn aprobis, kiel la aŭtentajn, la  kompetenta aŭtoritato de Rom-Katolika Eklezio. La libreto ankaŭ enhavas la ateston de episkopo de Grenoblo kaj havas la „Imprimatur“ de episkopo Petrus Canisius van Lierde, Vic. Generalis e Vic. Civitatis Vaticanae, Roma, kun la dato la 13-a de marto, 1989.

 

Aparte notinde estas, ke Patro (en 1932) diktis la Mesaĝon al la abatino Eugenia en  la latina, la lingvo por ŝi absolute nekonata.

 

La Vortoj de nia Patro:

"Mi denove nun ripetas Mian promeson, kiu daŭros por ĉiam: ´ĈIUJ TIUJ, KIUJ VOKOS MIN PER LA NOMO PATRO, EĈ SE TIO OKAZUS NUR UNUFOJE, TIUJ NE PEREOS, SED HAVOS CERTECON PRI SIA ETERNA VIVO INTER LA ELEKTITOJ´."

 

 

Origina eklezia aprobo:                                                

†GIRARD, apostola vikario (9.10.1935)

†JEAN, kardinalo VERDIER, ĉefepiskopo de Parizo (8.5.1936)

 

Imprimatur:

THE FATHER SPEAKS TO HIS CHILDREN
First edition in English, 13 May 1994
†Petrus Canisius van Lierde, Vic.Generalis e. Vic Civitatis Vaticanae, Roma, die 13Martii 1989.

 

La tradukinto:

Tiun ĉi tradukon mi faris surbaze de la ĉeĥa traduko de

Matice cyrilometodějská s.r.o. el la angla eldono, kiel sian 290-an publikaĵon en Olomouc 1997

kaj surbaze de la angla traduko, publikigita en TTT „God the Father“. La origina latina teksto estis uzata kiel kompara modelo de la traduko.

 

 

 

Antaǔparolo (laŭ la ĉeĥa kaj angla versioj)

 

„Dio estas mia Patro!“ Tiun ĉi vokon ni aŭdas en la nuna mondo ĉiam pli ofte. Homoj agnoskas Dion kiel sian Patron.

 

Tial ni sentas la devon publikigi la profesion, agnoskitan fare de la eklezio kiel validan, kiun Dio Patro transdonis al la mondo pere de sia sindediĉa servantino Eugenia Elisabetta Ravasio.

 

Tiun ĉi libron ni komencas per la atesto de la eksepiskopo de Grenoblo, Lia Moŝto Alexandre Caillot. En la jaro 1935 li konsistigis komisionon de fakuloj el diversaj partoj de Francio, por ke ili faru la diocezan esploradon, kiu daŭris dek jarojn.

 

Ĝiaj membroj estis:

- la episkopa Ĝenerala Vikario de Grenoblo, Mgr. Guerry, teologo

- la Jesuitaj fratoj Sacerdotoj Albert kaj Auguste Valencin-Amons, kiu apartenis al la plej famaj  

       aŭtoritatoj en la kampoj filozofio kaj teologio kaj estis ekspertoj en taksado de tiaj kazoj

- kaj du  doktoroj de medicino, unu el ili estis psikiatro.

 

Ni certas, ke tiu ĉi mesaĝo helpos homojn kompreni la profundan tenerecon de nia Patro por ĉiu el ni, kaj ni esperas, ke tiu ĉi mesaĝo kiel eble plej disvastiĝos en la tuta mondo.

 

Andrea d'Ascanio

OFM Cap

 

 

 

 

Atesto

Atesto de lia Moŝto A. CAILLOT, episkopo de Grenoblo, kaj la riporto preparita dum la kanonika esplorado en la kazo de la abatino EUGENIA

 

Dek jaroj pasis, kiam mi kiel episkopo de Grenoblo decidis malfermi esploradon en la kazo de Patrino Eugenia.

 

Nun mi havas sufiĉe da informoj, por ke mi povu fari ateston kiel de episkopo antaŭ la Eklezio.

 

  1. La unua afero, kio konkludis el la esplorado estis, ke la virtoj de Patrino Eugenia estas tute certaj.

 

Ekde la komenco de ŝia religia vivo, la fratino altiris atenton de siaj superuloj pro sia pieco, sia ebeemo jak humileco.

 

Ŝiaj superulinoj, konfuzitaj de la eksterordinara natureco de la eventoj, kiuj okazis dum ŝia novic-periodo, ne volis, ke ŝi restu en la konvento. Post mallonga hezitado ili estis superfortitaj per la ekzempla konduto de la novic-fratino, kaj ili forlasis ilian originan planon.

 

Dum la esplorado la fratino Eugenia montris grandan paciencon kaj perfektan obeemon, kiam ŝi submetiĝadis senproteste al ĉiuj medicinaj testoj, respondante la teologiajn jak medicinajn demandojn de la komisionanoj, ofte longan jak stresigan demandadon, kaj akceptante kontraŭdirojn jak provojn. Ĉiuj komisionanoj aprezis precipe ŝian simplecon.

 

Ŝia virtueco, dum diversaj cirkonferencoj, atingis heroecan gradon. Laŭ la teologoj, speciale menciinda ĝi estas dum esplorado fare de Patro Auguste Valencin en junio 1934, kaj dum la trista tago la 20-an de decembro 1934.

 

Mi mem povas atesti, ke dum ŝia abatineco ŝi estis sindediĉa al siaj devoj kaj kun la amo kaj al la kongregacio kaj al la Eklezio, kio devis esti por ŝi tre malfacila afero, ĉar ŝi ne estis ankoraŭ plene preparita. Ĉiuj ŝiaj proksimuloj estas kortuŝitaj, same kiel mi mem, pro ŝia anim-forto en ĉiuj malfacilaĵoj.

 

Mi estas kortuŝita ne nur pro ŝia virtueco, sed ankaŭ pro la kvalitoj, kiuj ŝi montras kiel la superulino. Kortuŝa estas ankaŭ la fakto, ke relative needukita fratino estis kapabla plenumi la plej altan funkcion en la kongregacio. En tio estas io tre ekstraordinara, jak el tiu ĉi punkto de rigardo de mia ĝenerala vikaro Mgr. Guerry estas signifoplena ankaŭ la esplorado de la tago de ŝia elekto kiel abatino. La respondoj de kapitulinaro, superulinoj kaj de la delegitinoj de diversaj misioj montris, ke ili ĉiuj elektis ŝin Ĝenerala Superulino pro ŝia juĝo-kapablo, ekvilibrita temperamento, energieco kaj firmeco, malgraŭ ŝia juneco kaj kanonikaj obstakloj, pro kiuj normale kaŭzus rifuzon de ŝia abatin-kandidateco. En realeco ŝi multfoje superplenumis esperojn de la elektintinoj, kiuj ili metis en ŝin.

 

Speciale notinda estis ŝia lumigita, vivanta kaj penetranta intenligenteco. Mi diris, ke ŝia edukiteco esti nesufiĉa, sed tio okazis pro eksternaj cirkonstancoj, kiujn ŝi nepovis influi: longa malsaneco de ŝia patrino devigis ŝin en tre frua juneco zorgi pri la domo jak tial ŝi ofte ne povis viziti lernejon. Antaŭ ŝi venis en la konventon, ŝi travivis kruelajn jarojn en industrio kiel laboristino-teksistino. Patrino Eugenia donas multajn ekzemplojn en la komunaĵo. Estas notinde, ke ŝi mem kompilis la cirkulerojn de la Kongregacio, jak kontraktojn kun la municipaj aŭtoritatoj, aŭ administrativaj koncilioj por hospitalaj instancoj de la Kongregacio de Nia Madono de Apostoloj, kaj ankaŭ  skribis longajn adresar-listojn.

 

Ŝi rigardas ĉiun situacion klare jak korekte, same kiel tio estus afero de ŝia konscienco/svědomí. Ŝiaj ordonoj estas rektaj, precizaj kaj tre praktikaj. Ŝi konas ĉiun unuopan el 1400 filinoj de la kongragacio persone, kaj memoras ankaŭ ĉiujn iliajn kapablecojn jak virtojn, tial ŝi kapablas elekti tiujn el ili, kiuj estas plej kvalifikitaj por plenumi diversajn taskojn. Ŝi persone konas ankaŭ tre precize bezonojn kaj rimedojn de la kongregacio. Ŝi konas la situacion en ĉiu kongregacia domo kaj vizitis ĉiujn ŝiajn misio-lokojn.

 

Ni volas substreki ankaŭ      ….   daŭrigote

 

 

            (hodiaŭ estas la 28-a de aŭgusto 2003, 14:40 horo)

           

 

        1 mi serĉas kunlaboranton en tiu ĉi traduko, katolikon-kuntradukonton,

        2 mi serĉas (literature) bon(stil)an esperantiston-korektiston, eble Vikipediisto Mirek

        3 kaj mi serĉas en la mondo la originan latinan tekston – ĉu iu helpos min?